IPE kaj la Persona Vivo de la Brigadistoj - IPE and the personal lives of the International Brigades
IPE and the Personal lives of the International Brigades
IPE KAJ LA PERSONA VIVO DE LA BRIGADISTOJ
Februare de 1937, Berl Kurtz (1907-1942), rumano loฤanta en Parizo, decidis veturi Hispanien por aliฤi al la internaciaj brigadoj, kiuj tie luktis flanke de la hispanaj respublikanoj kontraลญ la internacia faลismo. Tion li sentis sia devo kiel revoluciulo kaj kiel komunisto, eble eฤ kiel esperantisto. Kvankam etkomercisto, li ne havis tempon likvidi sian varan havaฤตon, ฤar Francio anoncis, ke ฤi tuj fermos la landlimon. Verลajne plej grave, li forlasis la hejmon sen sciigi la kialon al sia edzino, kiu kredeble ne estus aprobinta la decidon de Kurtz.
Li estis unu el la 35.000 idealistoj, kiuj volontulis por partopreni la hispanan militon. Temas pri homoj el 50 malsamaj nacioj, multaj el ili ligataj al komunistaj partioj. Plej multnombre estis francoj, kaj granda parto el ili venis el Parizo. Krom kelkaj veteranoj de la unua mondmilito, ฤenerale ili havis neniun militan sperton. Tial en la batalfronto mortis almenaลญ 15.000 el ili, procentaฤตo pli alta ol la averaฤa en la respublikana flanko. El tiu perspektivo, Kurtz estis bonลanculo ฤar li transvivis la militon.
Post tri monatoj en Hispanio, Kurtz petis dusemajnan permeson por ฤeesti la trian kongreson de Internacio de Proleta Esperantistaro (IPE), okazontan en Parizo de la 7-a ฤis la 12-a de aลญgusto 1937. Li ricevis la permeson kaj fine de julio revenis hejmen. Tie li trovis sian edzinon malsana, ลi petis lin ne retroveturi Hispanien. Jen granda dilemo por li. ฤu pli gravas esti bona homo kaj zorgi pri sia bezonanta kunulino aลญ ฤu li devas ligi sin al la revolucio kaj al la komunista partio? Iel ajn, li tuj komunikis la hejman situacion al la burokratoj de la partio.
Kurtz ankaลญ klarigis la aferon en la kongresejo al gekamaradoj Boubou. Marcel Boubou (1892-1942) estis franca instruisto, aktiva unue en SAT (ekde 1921), kie li gvidis la pedagogian sekcion, kaj francskale en Fรฉdรฉration Espรฉrantiste Ouvriรจre. Li ankaลญ agadis kiel esperantisto kadre de la Freinet-movado. En 1931 Boubou forlasis SAT-on okaze de la komunista skismo por agadi en IPE. Tie li kunlaboris kun Kurtz pri rilatoj kun SAT (Lins 1988, p. 305, n. 3 mencias lin tiurilate same kiel A. Berlo). Pro sia partopreno en la kontraลญnazia rezistado Boubou estis arestota kaj sendota al la koncentrejo de Auschwitz, kie li pereis.
Al Boubou Kurtz informis, ke li ne ฤeestos la tutan kongreson, ฤar li volas pasigi kelkajn tagojn kun sia edzino por ripozi. En la IPE-kongreso li ankaลญ kolektis cigaredojn, sapon kaj aliajn necesaฤตojn por siaj kamaradoj ฤe la batalfronto. Laลญ sia plano li profitus la trankvilajn momentojn kun sia edzino por konvinki ลin pri la neceso retroveturi Hispanien. ลajne, ลi ne ลanฤis sian opinion kaj Kurtz restis en Parizo.
Tri semajnojn poste, la respondeculino de la rumanlingva grupo ฤe la komunista partio en Parizo avertis lin, ke se li ne revenos Hispanien tuj li estos konsiderata dizertulo. Intertempe la sanstato de la edzino malpliboniฤis. Okazis al ลi akcidento, ลia piedo estis vundita per aลญtomobilo. En tia situacio kaj sen aliaj familianoj en Parizo, Kurtz decidis ne reveturi al Hispanio kaj zorgi anstataลญe pri sia malsana edzino. Li komunikis tion al la regiona komitato de la partio, kiu montriฤis pli komprenema ol la rumana kamaradino kaj trankviligis lin.
Dum la sekvantaj monatoj okazis aliaj kunvenoj pri la afero. Interalie en oktobro Kurtz informis persone Marcel Boubou pri sia retiriฤo el la internaciaj brigadoj. Tamen la komunikado kun la gvidantoj de IPE ne funkciis flue. Sekve Gladys Keable, sekretariino de IPE-centro, aperigis notojn kontraลญ Kurtz en Informilo de IPE kaj en Sur Posteno (menciante, ke li “kunportis sapon kaj cigaredojn”) kaj sendis malfavorajn leterojn al la komandanto de lia bataliono, al iu kamarado Hans Martens, kaj fine al Kurtz mem. Tiun lastan en januaro 1938.
Ricevinte la riproฤoplenan leteron de Keable, Kurtz tuj respondis al ลi, klarigante la aferon paลon post paลo. Temas pri kvarpaฤa letero, el kiuj tri paฤoj konserviฤas en la moskva arkivo pri la internaciaj brigadoj. Tie konserviฤas ankaลญ la letero en la franca sendita en aลญgusto 1937 de Kurtz al majoro de la internaciaj brigadoj en la ฤefstabejo de Albacete, Hispanio. Por ฤin verki, Kurtz uzis paperon de Proleta Esperanto Korespondanto, PEK. En tiu letero Kurtz petas portempan liberigon el sia milita devo ฤar kvankam ฤisosta revoluciulo kaj kontraลญfaลisto li tamen estas homo, kiu devas prizorgi sian vivkunulinon. Sed li ankaลญ deklaras sin preta reveni Hispanien se lia peto ne estos akceptita.
Ambaลญ leterojn (fakte, kopiojn de la originaloj) Kurtz sendis al la majoro pri la kadroservo de la internaciaj brigadoj la 21-an januaro 1938. Lia eksplicita celo estis regajni honoron kiel eksa batalanto por libero, pridubata pro la malfavora letero sendita de Keable. Kurtz subskribis kiel eksa sekretario kaj politika delegito de la internaciaj brigadoj kaj agnoskis kiel ฤefoficiro iu Roman, respondeculo pri la balkana sekcio de la kadroservo.
La spuroj pri Berl Kurtz malaperas ฤi-tie. La nomo ne aperas en la datumbazoj SIDBRINT nek CIDOBI pri membroj de la internaciaj brigadoj. Tamen ฤi reaperas en la datumbazo pri judoj deportitaj el Francio dum la dua mondmilito. Berl Aaron Kurtz, naskiฤinta la 6-an de januaro 1907 en Banila, Rumanio, estis deportita la 25-an de septembro 1942 al Auschwitz. Tie li estis mortigita la 30-an de septembro. Kvankam Kurtz ne mencias sian judecon en siaj leteroj, eble ankaลญ pro tio li decidis aliฤi al la internaciaj brigadoj en la hispana milito.
Tiu teksto celas montri la malfacilaฤตojn akordigi la familian vivon kun la revoluciula, ฤefe dummilite. En ฤi interesas ankaลญ la indico, ke IPE estis iamaniere rekonata de la (franca) Kompartio kaj de la hispanaj aลญtoritatoj kiel valida interparolanto. Krome, la sendo de letero en Esperanto sen traduko (kaj sen ia lingva klarigo/pravigo prie) fare de Kurz al la ฤefstabejo povas indiki ian rolon de la lingvo en la kadro de la internaciaj brigadoj. Ni fine omaฤas al homo, kiu batalis por libero kaj mortis pro maltoleremo kaj kruelo.
Javier Alcalde
La aลญtoro dankas al Alan Warren (https://pdlhistoria.wordpress.com/), kiu helpis lin orientiฤi en la kolekto pri la internaciaj brigadoj de la moskvaj partiaj arkivoj, alirebla je http://sovdoc.rusarchives.ru/
Fontoj
RGASPI (rusa ลtatarkivo por socipolitika historio), Moskvo, kolekto 545, inventaro 6, dosiero 1563, folioj 74 ฤis 79.
Bibliografio
Gonzรกlez, Isidro. Los judรญos y la Segunda Repรบblica. 1931-1939. Alianza Editorial. Madrid, 2004.
Lins, Ulrich. La danฤera lingvo. Progreso. Moskvo, 1988.
Requena Gallego, Manuel; Sepรบlveda Losa, Rosa Marรญa (coord.), Brigadas Internacionales. El contexto internacional, los medios de propaganda, literatura y memorias. Nausicaรค. Albacete, 2008.
Skoutelsky, Rรฉmi, Novedad en el frente. Las Brigadas Internacionales en la guerra civil. Temas de hoy. Madrid, 2006.
Datumbazoj
SIDBRINT: Sistema de Informaciรณn Digital sobre las Brigadas Internacionales. Universidad de Barcelona http://sidbrint.ub.edu/
CIDOBI: Centro de Estudios y Documentaciรณn de las Brigadas Internacionales de la Universidad de Castilla-La Mancha https://www.uclm.es/es/centros-investigacion/cedobi
Bildo
Fotokonstruaฤตo de J. Haertfield (detalo) aperinta en Regard, 141, 24/09/1936.

Comments
Post a Comment