M. Ĵ. Perlow : Usona Socialista Movado - The American Socialist Movement
M. Ĵ. Perlow : Usona Socialista Movado de M. Ĵ. Perlow (Daŭrigo) Workers Party of America ( Laborista Partio de Ameriko ). - En Septembro 1919, organiziĝis du Komunistaj Partioj. Dum malpli ol kvar monatoj, ili libere propagandis por Komunismo. La unuan de Januaro 1920, la registaro per invado detruis la Komunistajn Partiojn, kaj oni deklaris la Komunismon kontraŭleĝa. Ĉar laŭleĝan komunistan laboron oni ne povis fari, tial organiziĝis la kaŝitaj Komunistaj Partioj. Ĉi-lastaj estis ĝenataj en sia propagando, ĉar ili ne povis tuŝi multe da laboristoj. Por sukcese propagandi la Komunismon, unu el la kaŝitaj Komunistaj Partioj starigis laŭleĝe organizaĵon sub la nomo "Amerika Laborista Asocio", kiu staris sub la kontrolo de l’kaŝita K.P. kaj propagandis la Komunismon sub la nomo : "revolucia Socialismo". Samtempe la maldekstraj anoj de Socialist-Partio starigis novan organizaĵon sub la nomo : "Workers Council" (Laborist-Konsilantaro), kaj oni ko...