Albert Camus : Letero al alĝeria aktivulo/ Albert Camus Letter to an Algerian Activist

Albert Camus : Letero al alĝeria aktivulo Antaŭparoleto de la tradukinto En 1955, nur kelkajn monatojn post la eko de la alĝeria milito, Mohamed el Aziz Kessous , mia patro, lanĉis dusemajnan ĵurnalon, "Communauté Algérienne" (Alĝeria Komunumo), kiu celis transpasi la fanatikismojn de ambaŭ kampoj helpante la kreiĝon de plurisma alĝeria komunumo. La letero de Albert Camus aperis en la unua numero de tiu ĵurnalo, la unuan de oktobro 1955, post ses monatoj de tiu milito, kiu devis okazigi centojn de miloj da mortintoj (letero poste publikigita en la libro "Actuelles III", Gallimard, 1958, p. 125. k.c.). Pro iliaj trafaj provlegadoj, mi ege dankas Michel Duc Goninaz, Nikolao Gudskov, Gary Mickle (ĉefe), Rikardo Schneller, Jakvo Schram, Serge Sire kaj Johano-Luko Tortel. Djémil Kessous Mia kara Kessous Mi trovis viajn leterojn revene post ferioj kaj mi timas, ke tre malfrue alvenas mia konsento. Ĝin diri al vi mi tamen bezonas. ...